Same kiel la IKU-libro 2021, la IKU-libro 2022 estas senpage elŝutebla (vidu la butonon sube).
Tiu ĉi projekto estas agrabla, sed temporaba, streĉa kaj granda laboro. Krom tio ankaŭ la paperforma eldono havas sufiĉe grandajn elspezojn. Do, se vi povas iel helpi, vi estas bonvenaj. Kion eblas fari?
• eblas donaci iomete el via UEA-konto, kontaktante financoj@co.uea.org kaj petante ĝiron al IMPT-M (Eldonejo "Impeto";) kun indiko de la sumo kaj noto "Donaco por eldono de la
IKU-libro 2022". Ankaŭ; ekzistas aliaj pagmanieroj ĉe UEA. Vi povas trovi informon pri ili en Ĉi tiu paĝo.
• mendi Ĉe la Libroservo de UEA la paperforman version de la libro. Sekvu la retejon de la eldonejo kaj la dissendoliston de UEA "Laste aperis".
• diskonigi la ligilon http://iku3.trovu.com al viaj amikoj, en la sociaj retoj, bultenoj, revuoj ktp.
• aboni nian jutuban kanalon https://mallonge.net/fd kaj "ŝati"; la filmeton pri la IKU-libro 2022 kaj la aliaj libroj
Internacia Kongresa Universitato
75-a sesio
107-a Universala Kongreso de Esperanto
Montrealo, Kanado
6-13 de aŭgusto 2022
Scienca Universitata Sesio
38-a sesio
56-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj
Klaipėda, Litovio
9-17 de julio 2022
Provlegis Rob Moerbeek
Redaktoroj: Anna Striganova, Dmitrij Ŝevĉenko, Amri Wandel
Internacia Kongresa Universitato. Klaipėda – Montrealo – Moskvo,
Impeto, 2022. 162 p.