Pri la projekto

Same kiel la IKU-libro 2021, la IKU-libro 2022 estas senpage elŝutebla (vidu la butonon sube).

Helpu al la projekto

Tiu ĉi projekto estas agrabla, sed temporaba, streĉa kaj granda laboro. Krom tio ankaŭ la paperforma eldono havas sufiĉe grandajn elspezojn. Do, se vi povas iel helpi, vi estas bonvenaj. Kion eblas fari?

• eblas donaci iomete el via UEA-konto, kontaktante financoj@co.uea.org kaj petante ĝiron al IMPT-M (Eldonejo "Impeto";) kun indiko de la sumo kaj noto "Donaco por eldono de la IKU-libro 2022". Ankaŭ; ekzistas aliaj pagmanieroj ĉe UEA. Vi povas trovi informon pri ili en Ĉi tiu paĝo.
• mendi Ĉe la Libroservo de UEA la paperforman version de la libro. Sekvu la retejon de la eldonejo kaj la dissendoliston de UEA "Laste aperis".
• diskonigi la ligilon http://iku3.trovu.com al viaj amikoj, en la sociaj retoj, bultenoj, revuoj ktp.
• aboni nian jutuban kanalon https://mallonge.net/fd kaj "ŝati"; la filmeton pri la IKU-libro 2022 kaj la aliaj libroj

Filmeto pri la libro

Pri la libro

Internacia Kongresa Universitato
75-a sesio 107-a Universala Kongreso de Esperanto
Montrealo, Kanado 6-13 de aŭgusto 2022
Scienca Universitata Sesio
38-a sesio 56-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj
Klaipėda, Litovio 9-17 de julio 2022

Provlegis Rob Moerbeek
Redaktoroj: Anna Striganova, Dmitrij Ŝevĉenko, Amri Wandel

Internacia Kongresa Universitato. Klaipėda – Montrealo – Moskvo,
Impeto, 2022. 162 p.

Enhavo (premu por vidi)

Internacia Kongresa Universitato
IKU / AIS 1. Amri Wandel
Spacteleskopoj: de Hubble ĝis James Webb
IKU / AIS 2. Fernando Maia Jr.
Enkonduko al Petrofiziko kaj Petrofizika Taksado: kiel priskribi rokojn kaj fluidojn profunde en la tero
IKU / AIS 3. Orlando E. Raola
Kemiaj faktoroj en provizado de akvo por satigo de homaj bezonoj
IKU 4. Alessandra Madella
El Kanado kontraŭ novliberalismo: La granda transformado de Karl Polanyi kaj La ŝok-doktrino de Naomi Klein
IKU 5. Bill M. Mak
La Sciencoj sur la Silkaj Vojoj
IKU 6. Suzuki Keiichiro
Vitro, mirinda materialo ĉe la Internacia Jaro de Vitro 2022 de UN
IKU 7. Keyhan Sayadpour Zanjani
Medicina Turismo
Scienca Kafejo
SK. Normand Fleury
Birda migrado en la Amerikoj
SK. Joël Fontaine
Lumo, de la Suno al la lasero
SK. John Huang
La Valoroj de Esperanto en ŝanĝiĝanta Mondo
SK. Gabriel Labrie
Plurlingveco kaj multlingveco: du distingindaj konceptoj gravaj por lingva diverseco
SK. Klaus Leith
Nombroj kaj matematiko – amatora aliro
SK. François Lo Jacomo
La teoremo de Pitagoro
SK. Fernando Maia Jr.
Ĉu vi konas Geologion?
SK. Anna Striganova
Loko de novaj fabeloj en la mondo de plenkreskuloj
SK. Kristin Tytgat
Bruselo, ĉu dulingva aŭ multlingva urbo?

Scienca Universitata Sesio
SUS. Duncan Charters
Ĉu nur "aŭtentaj" materialoj kaj spertoj en lingvoinstruado?
SUS. Carlo Nicola Colacino
Gravitaj Ondoj
SUS. Alfred Heiligenbrunner
Pri la imunsistemo
SUS. Amri Wandel
Spacteleskopoj: de Hubble ĝis James Webb
SUS. Manfred Westermayer
Marĉoj povas kaj savi la klimaton kaj biodiversecon kaj doni enspezojn al kamparanoj